
TEOZOFIO EN ESPERANTO
NE EKZISTAS
RELIGIO
SUPERA AL LA VERO.
(Devizo de la Teozofia Societo)

Statuo de Helena Petrovna Blavatsky kaj Henry S. Olcott, fondintoj de la Teozofia Societo, en la Internacia Sidejo en Adyar.
Pri la retejo
En la pasinteco (je la komenco de la 20-a jarcento) ekzistis "Teosofia Esperanta Ligo", kiu publikigis dum kelkaj jaroj la revuon Espero Teozofia.
En la jaroj 1958-1959 aperis la revuo Teozofia Lumo.
Ĉar nuntempe ekzistas la mirinda eblo diskonigi tekstojn alireblajn en la tuta mondo, mi decidis je la fino de 2014 krei ĉi tiun retejon.
Mi estas ano de Loĝio de la Teozofia Societo en Brazilo, kiu apartenas al la originala Teozofia Societo, kies sidejo troviĝas en Adyar (Hinda Unio / Barato). Pro tio en ĉi tiu retejo estas pritraktataj ideoj defendataj en tiu Societo. (Aldono en 2025: Mi ne plu estas membro de la Teozofia Societo.)
Celoj
- Enretigi en Esperanto tekstojn pri teozofiaj temoj;
- Informi en Esperanto pri teozofiaj aranĝoj.
(Aldono en 2025: Ĉi tiu retejo ne plu estas aktiva.)
Pri kontribuaĵoj
Ĉiu homo povas sendi tekstojn en Esperanto pri teozofiaj temoj, kiuj akordu kun la ideoj defendataj en la Teozofia Societo de Adyar. (Aldono en 2025: Ĉi tio ne plu validas, ĉar la retejo ne plu estas aktiva.)
(Loĝio "Fênix" [Fenikso], Braziljo, Brazilo)
(Aldono en 2025: Mi ne plu estas membro de tiu loĝio.)